2011-12-07
 "Plezura Terplugado" verkita de Xu Beihong |
Vespere de la 5-a de decembro en "la aŭkcio pri verkoj de 12 ĉinaj famaj pentristoj" de la Poly-a Aŭkcio en Pekino 2011, la pentraĵo "Plezura Terplugado", unua-grada ŝtata historia objekto kaj ĉefverko de Xu Beihong, estis vendita je 266.8 milionoj da juanoj, kaj per tio ĝi kreis la novan rekordon de la aŭkciitaj verkoj de Xu kaj okupas la unuan lokon en la listo pri unuopa verko de artaĵoj forvenditaj en aŭtuna aŭkcio de Ĉinio.
La pentraĵo enkorpigas la amikecon inter Xu Beihong kaj Guo Moruo. En 1925 Xu Beihong, kreinto de la Ĉina Centra Akademio pri Belarto ekkonatiĝis kun fama verkisto Guo Moruo, kaj ĝis la jaro 1953, kiam Xu Beihong forpasis, la amikeco inter li kaj Guo daŭris 28 jarojn. Post forpaso de Xu Beihong Guo Moruo faris epigrafojn por liaj tombŝtono kaj memorhalo. En 1951 Guo Moruo ĉeestis la "Trian Mondan Pac-defendan Konferencon" en la Kremlo, tie al li estis atribuita la ora Stalin-medalo "Fortigo de Internacia Paco". Informiĝinte pri tio malsana Xu Beihong ekĝojiĝis kaj verkis la pentraĵon.
El vidpuntoj de belarta, historia kaj merkata valoroj, la verko estas unu el la plej rimarkindaj verkoj de Xu Beihong en la lastaj jaroj en la internacia merkato.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|