Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kial Usono denove faras ĝenon en la Durbana Konferenco
2011-12-14

de YU DABO

 


Inaŭguro de la Durbana Konferenco 

 

    De posttagmezo de la 30a de novembro la Durbana Konferenco iris en ŝlosilan tagordon pri projekto de la Fonduso de Verda Klimato. Tamen pro Usono, la konferenco iris neglate jam en sia komenco.

 

    Kiam partioj de la "Frama Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo" diskutis pri la projekto ellaborita de la transira komitato de la Fonduso de Verda Klimato, usona delegito proponis profundan revizion de la projekto, kio kaŭzis malakordon. Post tio ankaŭ aliaj landoj faris siajn proponojn, kaj iĝis ĥaoso en la konferenco. Maite Nkoana-Mashabane, prezidanto de la konferenco kaj sud-afrika ministro pri internaciaj rilatoj kaj kunlaboro, anoncis paŭzon de la konferenco, ke oni unue faru privatajn diskutojn.

 

    Iuj delegitoj opinias, ke al la projekto restas mankoj pri la kvalifiko de internacia jura persono, registrita lando, rilatoj kun la Konvencio kaj rilatoj al privata kapitalo. Sed la Eŭropa Unio, malgrandaj insul-landoj kaj la malplej evoluintaj landoj esprimas, ke oni devas tuj funkciigi la fonduson, kaj la problemoj povas esti solvitaj iom post iom. Se oni revizios la projekton laŭ propono de Usono, atingoj en la pasintaj kelkaj jaroj devigite renversiĝos. Ĝuste kiel diris Babadosa delegito el grupo de la malplej evoluintaj landoj, nun la plej urĝa tasko estas fari la fonduson manipuligebla.

 

    La propono de Usono ĉifoje ne estas hazarda, fakte tio reflektas la negativan sintenon de Usono por la Fonduso de Verda Klimato en la lastaj jaroj. De post inaŭguro de la Durbana Konferenco, Usono ĉiam intencas prokrasti kaj subfosi la projekton, provokante disputojn pri bagateloj, kvankam ĝi ne publike oponas la fonduson.

 

    La Fonduso de Verda Klimato estas postulo de la Kopenhaga Interkonsento en 2009 kaj la Kankuna Interkonsento en 2010, t.e. ke de 2013 ĝis 2020 evoluintaj landoj ĉiujare liveru 100 miliardojn da usonaj dolaroj al evoluantaj landoj por helpi ilian traktadon de klimata ŝanĝiĝo. En la krizalida periodo de 2010 ĝis 2012 ili elpoŝigu 30 miliardojn da usonaj dolaroj kiel kapitalon por rapida startigo de la fonduso.

 

    Usono tenas ambiguan sintenon por la Fonduso de Verda Klimato, tamen pri ĝia plano, precipe longtempa kapital-fonto, Usono aprobas "malfermitecon", e.t. ke monon elpoŝigu ne nur evoluintaj landoj, sed ankaŭ la evoluantaj; registaroj investu, kaj ankaŭ personaj kapitaloj povu eniri la fonduson. Tio tute ne konformas al la postulo de la Kopenhaga kaj Kankuna Interkonsentoj.

 

    Iuj komentis, ke pro la financa krizo kaj langvora ekonomio Usono tute ne interesiĝas pri helpo al evoluantaj landoj per publika kapitalo (kapitalo el registaro). Krome, Usono forte trumpetas pri monlivero de evoluantaj landoj kaj eniro de personaj kapitaloj en la fonduson, tio fakte estas por eviti la respondecon kaj probable fari tion profitiga financa instrumento.

 

    Fakte evoluantaj landoj ne oponas eniron de personaj kapitaloj kaj investoj. Same kiel montris la "Grupo de 77 landoj plus Ĉinio" kaj la "Kvaropo BASIC", la Fonduso de Verda Klimato estas devo de ŝtatoj, sed ne tiu de individuoj. Estas ne reale funkciigi la fonduson per personaj kapitaloj. Usono kelkfoje faris ĝenojn en la konferencoj pri klimata ŝanĝiĝo, kaj oni tre malfacile povas vidi ĝian sincerecon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng