Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reciproka profito kaj kuna gajno inter Ĉinio kaj Afriko (II)
2011-12-21

de YAO GUIMEI

 

      Ĉinio estas motoro de afrika ekonomio

 


1870-kilometra fervojo inter Tanzanio kaj Zambio, konstruita helpe de Ĉinio en la 1970-aj jaroj, estas la plej longa en Afriko. 

 

    En la lastaj jaroj la totala enlanda produktovaloro de la afrika kontinento kreskis preskaŭ sinkrone kun Ĉinio. Laŭ statistiko de la Monda Banko, en la jaro 2009 Afriko fariĝis la tria kontribuinto de la monda ekonomio post Ĉinio kaj Hindio. La afrika ekonomio rapide kreskas pro multaj faktoroj, tamen reliefaj estas ĉinaj. Emmanuel MBA ALLO, gabona ambasadoro al Ĉinio, diris: "Ĉinio sincere zorgas pri Afriko kaj helpas Afrikon. Ĝi elkore esperas, ke Afriko fariĝos pli forta. La disvolviĝo de Ĉinio liveras pli da ŝancoj kaj spaco por la afrika disvolviĝo."

 

    La stabila kresko de ĉinaj investoj al Afriko estas la ĉefa impulso kreskigi la ekonomion de afrikaj landoj. Kiam la financa krizo etendiĝis en la jaro 2009, okcidentaj translandaj kompanioj retiris siajn investojn kaj reduktis produkton kaj maldungis laborantojn en Zambio kaj aliaj landoj, dum Ĉinio pliigis siajn investojn al tiuj landoj kaj klopodis venki la malfacilojn kune kun ili. En la unuaj tri trimestroj de la jaro 2009, la rekta investo (nefinanca) de Ĉinio al Afriko kalkuliĝis al 875 milionoj da usonaj dolaroj, per 78.6% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Pro tio Afriko fariĝis unu el la regionoj, al kiuj la rekta investo de Ĉinio rapide kreskis. Ĉinio investas al Afriko por reciproka profito kaj kuna gajno. Multaj ĉinaj entreprenoj fariĝis ĉefaj impostpagantoj kaj dungas multajn lokanojn, kio estas bonvena al afrikaj landoj. Ili plenumas lokan soci-respondecon kaj progresigas la gastiganto-landojn per efektivaj agoj. Intervjuate de germana mediato, Ruanda prezidento Paul Kagame diris, ke la ĉina investo al Afriko akcelas la ekonomian disvolviĝon kaj infrastrukturan konstruon de afrikaj landoj kaj alportas urĝe bezonatajn monrimedojn al afrikaj registaroj kaj entreprenoj kaj faras Afrikon egalrajta partnero en la internaciaj rilatoj.

 

    Ĉinio ludas gravan rolon en infrastruktura konstruado de Afriko. Delonge la postiĝinta infrastrukturo malhelpis la ekonomion de afrikaj landoj. Multaj okcidentaj landoj neglektis infrastrukturajn konstruprogramojn en Afriko pro alta produktokosto, malbona kondiĉo kaj malgrasa profito. Kontraste, Ĉinio aktive engaĝiĝis en ĉi-rilatajn konstruojn de afrikaj landoj per siaj avantaĝoj de matura tekniko, sperta administro kaj malalta laborkosto por helpi al tiuj landoj altigi la ekonomidisvolvan kapablon. Hodiaŭ Afriko jam estas la dua plej granda merkato de kontraktitaj entreprenoj post Azio por Ĉinio. Pro konvena prezo, bona kvalito kaj rapida konstruado estas laŭditaj la ĉinaj entreprenoj, kiuj konstruis la orient-okcidentan ekspresan ŝoseon en Alĝerio, la dokon de Lobito, Angolo, hidroelektran centralon en Bui, Gabono, fervojon inter Homs kaj Sirte en Libio, kaj kelkaj el la konstruoj estas rigardataj de afrikanoj kiel simboloj de "ĉina normo" aŭ "ĉina rapideco". Tiuj konstruoj helpis al afrikaj landoj altigi memdisvolvan kapablon, redukti kaj forigi malriĉecon kaj realigi kompletan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio, kaj ankaŭ striktigis la ekonomian kaj komercan ligitecon inter Ĉinio kaj afrikaj landoj kaj fortigis la tradician amikecon inter Ĉinio kaj afrikaj landoj. Koncerne tion etiopa ĉefministro Meles Zenawi alte taksis la partoprenon de Ĉinio en la afrika infrastruktura konstruado en la pasintaj jaroj, opiniante, ke la ĉina partopreno alportis revolucian kaj radikalan influon al la afrikaj landoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng