Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zhu Zhiwen, kamparana kantisto de Ĉinio
2011-12-22


Zhu Zhiwen en prezentado 
 

Freŝaj floroj al Zhu Zhiwen 
 

Zhu Zhiwen kun samvilaĝanoj 
 

Zhu Zhiwen en sia hejmvilaĝo 

 

    Zhu Zhiwen naskiĝis en 1965 en la malgranda vilaĝo Zhulou en la provinco Shandong, orienta Ĉinio. En marto de la jaro 2011 li partoprenis en la televida programo "Mi Estas Brila Stelo", okazigita de loka televida stacio. Tie li kantis du kantojn, kiuj kortuŝis la spektantojn kaj skuis ilian koron. Tuj post tio, Zhu Zhiwen fariĝis fokuso celata de amaskomunikiloj. Pro tio, ke li ĉiam sin vestas per vatita mantelo dum prezentado de kantoj, oni intime vokas lin "Fratego Mantelo".

 

    Ĉinaj spektantoj amas Zhu Zhiwen ne pro tio, ke li estas fama stelulo, sed pro tio, ke li estas ordinara ĉina kamparano kaj plie talenta, modesta kaj humura kantisto.

 

    Obstina strebado

 

    Trovante, ke Zhu Zhiwen bone kantas, lia amiko, vaste konata kamparano-laboranto en urbo, proponis al li provi kantadon en la televida programo "Mi Estas Brila Stelo", kaj ĝuste pro tiu hazarda provo li famiĝis. Sed la radikala kaŭzo de lia rapida famiĝo estas lia obstina strebado al kantado dum pli ol 30 jaroj.

 

    En la aĝo de 7-8 jaroj, Zhu Zhiwen enamiĝis al muziko. Pro malriĉeco de la familio, Zhu Zhiwen forlasis sian lernadon ekde la dua klaso en elementa lernejo. Sed tio ne malhelpis al li la hobion pri muziko kaj kantado, nek amon al la vivo. Ĉiumatene, Zhu Zhiwen ellitiĝis je la 4-5-a horo por sin ekzerci per kantado ĉu somere en varmaj kaj pluvaj tagoj ĉu vintre en neĝaj kaj frostaj tagoj. Tiele, Zhu Zhiwen persistas en ekzercado de kantado tagon post tago dum pli ol 30 jaroj.

 

    Zhu Zhiwen kantadas en ĉiu tago, tamen neniam sonĝis famiĝi iun tagon pro kantado kaj fariĝi kantisto-stelulo. Ĝuste pro sia persista strebado al kantado Zhu Zhiwen kortuŝis la Ĉielon kaj la Teron. Liaj fansojkaj aŭskultantoj malavare donas al li aplaŭdadon, freŝajn florojn kaj amon.

 

    Denaska kantanto

 

    Zhu Zhiwen havas talenton en kantado. Iu filozofo diris: "Gramo da geno superas du kilogramojn da edukado." Wu Guanzhong, ĉina majstra pentristo forpasinta, diris, ke artisto ne estas kulturebla. La premiso de artistoj estas denaska talento. Zhu Zhiwen posedas naturdotitan bonan voĉon apartenantan al baritono. Fakuloj ĉiuj opinias, ke lia voĉo estas profunda, larĝa, laŭta kaj sonora. S-ro Jin Tielin, fama ĉina muzik-edukisto, senrezerve helpis al Zhu Zhiwen en arta lerteco de voĉa muziko. Danke al siaj denaska talento kaj persista kaj senlaca klopodado, Zhu Zhiwen, kiel ordinara kamparano, sukcesis en kantado.

 

    Bonkora kaj honesta homo

 

    Zhu Zhiwen profunde impresas la spektantojn ne nur per sia perfekta kantado, sed ankaŭ per siaj bonkoreco kaj honesteco. Li esprimas sian senton rekte kaj honeste. En liaj malmultaj vortoj oni vidas la koron de kamparano brilan kiel oro. La malriĉa familio kulturis en li modestecon, firmecon kaj neflekseblecon. Sur liaj du manoj plenaj de kaloj gravuriĝas penado en la vivo de kamparanoj, kaj li rikoltas sennombrajn ĝojojn el la laboro sur kampoj. Lia unuka kantado, serena rideto kaj vatita mandelo, kiun li portas sur si dum kantado, kaj kiu ŝirmas lin kontraŭ frosto dum laboro sur kampoj, ebriigas kaj frenezigas liajn fansojn.

 

    Humureco

 

    Zhu Zhiwen havas humurecon propran al kamparanoj. Li parolas kun densa akcento de la naskiĝloko, kaj eĉ kiam multaj gvidantoj de prezentado instruas al li la ĉinan komunan lingvon por ke li povu prezenti sin en la komuna lingvo sur la scenejo, li neniel povas ellerni kaj parolas ankoraŭ kun la akcento post plurfoja ripetado, tio ridigis la gvidantojn kaj la spektantojn. Sed kiam li kantas, oni trovas ĉe li neniom da loka akcento. Multaj liaj paroloj kun densa loka akcento prezentas lian specifan humurecon, kiu profunde kortuŝas la spektantojn.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng