2012-01-06
 Robo de imperiestro Jiaqing de Qing-dinastio |
|
 Imperiestra jada sigelilo |
La 2-an de januaro 2012 inaǔguriĝis en la Nacia Muzeo de Tokio, Japanio, la ekspozicio de 200 eksponaĵoj el la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino, kaj ĝi daǔros ĝis la 19-a de februaro.
Ĝi estas plej granda ekspozicio en aliaj landoj okazigita de la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino kaj duono da eksponataj eksponaĵoj estas ŝtatnivela historia restaĵo.
Inter la 200 eksponaĵoj estas 41 kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj el la dinastioj Song (960-1279) kaj Yuan (1271-1368), pli ol 50 ceramikaĵoj, lakaĵoj, emajloj kaj kolorigitaj teksaĵoj, kaj portretoj de imperiestroj en Qing-dinastio (1644-1911) kaj objektoj en la Imperiestra Palaco spegulantaj kulturojn de la Imperiestra Palaco de Qing-dinastio. Inter la 41 kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj el la dinastioj Song kaj Yuan 39 estas unuafoje eksponataj en Japanio.
Chen Lihua, vicdirektoro de la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino, esperas, ke la ekspozicio plue diskonigos al japanaj popolanoj ĉinajn artojn kaj tradiciajn kulturojn. Okaze de la 40-a datreveno de la renormaliĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, ŝi esperas, ke la ekspozicio ludos gravan rolon por akceli la kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj, profundigi interkomprenon, konfidon kaj amikecon inter la dulandaj popoloj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|