2012-01-06
Tempo kaj maŝino estis unu el la temoj, pri kiuj la partoprenantoj povis okupiĝi dum la 10-a Novjara Renkontiĝo aranĝita de Lu Wunsch-Rolshoven en la 31-a de decembro. Ekzemple infanoj povis laŭ la propra fantazio konstrui tempomaŝinojn el malnovaj vekhorloĝoj kaj aliaj "rubmaterialoj".
Sed ankaŭ aliaj ebloj okupiĝi pri interesaj temoj abundis dum tiu semajno. La pli ol 170 partoprenantoj povis elekti inter amaso da programeroj, ĉu prelegoj aŭ arta prezentaĵo, ĉu komuna manlaborado, ĉu komuna kantado aŭ dancado. Ankaŭ konversaciaj rondoj por komencantoj aŭ progresintoj ne mankis.
Dum la silvestra balo la partoprenantoj eluzis la eblecon danci laŭ muziko tiom diversstila, ke ĉiu, sendepende de sia naskiĝjaro, trovis konvenan ritmon por danci.
Hodiaŭ, la 1-an de Januaro, la antaŭtagmeza programo konsistas plejparte el ripozotempo post elĉerpiga novjara nokto. Sed jam hodiaŭ vespere atendas nin "Surpriza Vespero por ĉiuj".
(Kontribuis Peter Weide)
Redaktoro: Chen Ji |