Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 29-a Ĉin-lingve Oratora Konkurso de Japanio okazis en Tokio
2012-01-09


La konkursanto en parolado 
 

La laŭreato de la altlerneja grupo de studentoj 

 

    Posttagmeze de la 8-a de januaro okazis en Tokio la finalo de la 29-a Ĉin-lingve Oratora Konkurso de Japanio (ĈOKJ), en ĝi partoprenis 28 konkursantoj el 17 regionoj de Japanio. En la finalo estiĝis tri ĉampionoj el la grupoj por mezlernejanoj, sociaj personoj kaj alt-lernejaj studentoj.

 

    ĈOKJ, gastigita de la Japana-Ĉina Amikeca Asocio, fondiĝis en la jaro 1983, estas la plej granda kaj influa ĉin-lingve oratora konkurso en Japanio.

 

    Ĉijare pli ol 350 personoj el 20 regionoj de Japanio partoprenis la preparkonkursojn, inter kiuj la plej juna havas la aĝon de 13 jaroj kaj la plej maljuna -- 62 jaroj. Pro tio, ke la ĉi jaro estas la 40-jariĝo de la normaligo de la diplomatia rilato inter Ĉinio kaj Japanio, la partoprenantoj aŭ rakontis siajn spertojn en lernado de la ĉina lingvo, aŭ parolis pri siaj pripensoj pri forigo de kontraŭdiroj, kaj akcelado de komprenigo kaj amikeco de la du landoj. Kaj laŭ la aljuĝantoj la lingvonivelo de la partoprenantoj estas la plej alta kompare kun la pasintaj konkursoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng