2012-01-10
TEJO kaj la revuo Kontakto eklanĉas abono- kaj membro-kampanjon, kiu disdonos premiojn por novaj membroj. Personoj, kiuj unuafoje aliĝos kiel individua membro de TEJO aŭ aparte abonos la revuon Kontakto komence de 2012 ricevos TEJO- aŭ Kontakto- T-ĉemizon. Ricevos ilin tiuj, kiuj aliĝos/abonos de la 1a de januaro ĝis la 29a de februaro 2012.
Ne necesas aparta proceduro por ricevi la premion. La aliĝsistemo aŭtomate rekonas unuafojajn membrojn. La premioj estos senditaj post la fino de la abono-kampanjo (post la 1a de marto).
La membroj de TEJO, kiuj ankaŭ deziros ekhavi la novajn T-ĉemizojn, ricevos rabaton por ilin aĉeti tiam, kiam la vendado komenciĝos. Disvastigu la informon al viaj konatoj, kiuj ankoraŭ neniam estis individuaj membroj de TEJO. Jen la ŝanco por komenci la novan jaron kiel bele vestita TEJO-ano!
Aliĝu nun al TEJO.
(el TEJO)
Redaktoro: Niu Xueqin
|