Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rezultoj de la Jubilea Konkurso
2012-01-11

 

 

    Mi informas vin pri la rezultoj de la Jubilea konkurso.

 

    Bedaŭrinde alvenis ne tro da konkursaĵoj , sed tio neniel malaltigas la meritojn de tiuj tri personoj, kiuj plej brile, preskaŭ senerare, respondis la demandojn, trovis la stelojn kaj faris kelkajn kontribuaĵojn en retejo.

 

    En la unua loko staras Mónika Molnár el Svislando, kiu gajnis librokuponon ĉe UEA.

 

    La dua gajninto estas Heinz-Wilhelm Sprick el Germanio, kiu havas eblon senpage partopreni la 20-lecionan retan kurson Kultura vojaĝo al Vjetnamio

 

    La tria donaco, libro iros al Marlene Schüller-Leroy el Novkaledonio.

 

    La demandojn vi daŭre povos vidi en la retejo, eĉ solvi ilin, sed ekde nun via donaco estos nura sperto, kio en si mem estas jam valora.

 

    Ankaŭ malgranda peco de la torto atendas manĝontojn.

 

    Dankon al ĉiuj pro la gratulmesaĝoj kaj subteno.

 

    Mi deziras al ĉiuj membroj de la paĝaro belajn festotagojn kaj eventoplenan, sukcesan novan jaron.

 

    Katalin Kováts, redaktoro

 

(el Edukado.net)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng