Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Edwin M. Lee elektita kiel urbestro de San-Francisko
2012-01-11


Edwin M. Lee salutas la urbanojn kun dankema mansigno. 

 

    La 8-an de januaro ĉe la sojlo de la novjaro de drako laŭ la ĉina luna kalendaro Edwin M. Lee en la urbodomo de San-Francisko faris ĵuron de sia enoficiĝo. Post sia ĵurado li fariĝis la unua ĉin-devena urbestro elektita de la popolanoj en la 160-jara historio de la urbo.

 

    Je la 10-a horo de la 8-a de januaro komenciĝis la modesta kaj simpla enoficiĝa ceremonio. En la rond-forma halo kolektiĝis pli ol 1200 gastoj, la ŝtuparo kondukanta al la dua etaĝo estis kovrita per la profundblua tapiŝo. Antaŭ la komenciĝo de la ceremonio prezentiĝis la drakdancado, kiu donis al la ceremonio pli densan festan etoson.

 

    60-jara Edwin M. Lee faris paroladon, en kiu li parolis pri la laborcelo, li prenas la kreadon de laborŝancoj, disvolvadon kaj kreivecon kiel la ĉefajn taskojn. Li diris, ke li "tuj suprenfaldos la manikojn kaj sin ĵetos en la laboro, kaj li kiel eble plej bone plenumos la taskon", li instigita de la spirito de drako kreos kune kun la urbanoj belan perspektivon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng