2012-01-11
 En la konferenco oni lotas premiojn por la ĉeestantoj. |
La 9-an de januaro okazis jara konferenco de la Asocio de Ekonomia Disvolviĝo inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kies vicprezidanto Zhe Yongguang diris en sia laborraporto, ke la asocio organizos kulturajn kaj ekonomiajn aktivadojn pri la 40-a datreveno de renormaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj pri la 20-a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio.
Hidehisa Horinouchi, eksterordinara kaj plenrajta Ministro-konsilanto de la Japana Ambasado en Ĉinio, kaj Cho Won Myung, Ministro-konsilanto de la Korea Ambasado en Ĉinio, ambaŭ faris parolojn. Ili alte taksis la amikecajn kaj ekomoniajn rilatojn inter la tri landoj, kaj esperis, ke la asocio faros pligrandan kontribuon al komuna disvolviĝon de la tri landoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|