Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Intervidiĝis Wen Jiabao kun Lee Myung-bak
2012-01-12


Wen Jiabao kaj Lee Myung-bak intervidiĝas. 

 

    La 10-an de januaro en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun sudkorea prezidento Lee Myung-bak. Wen Jiabao diris, ke en la pasintaj 20 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio, la du landoj fortigis kunlaborojn en diversaj kampoj kaj havis ekonomian kaj socian disvolviĝon, farante kontribuon al la paco kaj prospero de Azio. En la ŝanĝiĝantaj situacioj internaciaj kaj regionaj, la du landoj devas persisti en amikaj interrilatoj kaj pliigi strategian interfidon por konservi komunajn interesojn kaj certigi stabilan, longtempan kaj sanan disvolviĝadon inter la du landoj. Profunda kunfandiĝo de orientazia ekonomio havas realan kaj strategian signifojn, kaj jam estas preta por disvolvi. La du flankoj devas komenci intertraktadon pri duflanka liberkomerco kaj tiu de la Asocio de Sudaziaj Landoj, Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio.

 

    Lee Myung-bak diris, ŝtataj gvidantoj ĉinaj kaj sudkoreaj havas profundan interfidon kaj la du landoj havas fruktojn en interŝanĝiĝo kaj kunlaboro. Sud-Koreio volas kun Ĉinio klopodi por la liberkomerco kaj antaŭenpuŝi kunlaboron inter orientaziaj landoj. Li kredis, ke Sud-Koreio kaj Ĉinio havas brilan futuron.

 

    La du flankoj profunde kaj sincere interŝanĝis opiniojn pri sekureco de Nordorienta Azio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng