Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jubileo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj 5 mezaziaj landoj
2012-01-12


Dai Bingguo faras parolon. 
 

Dum la akcepto 

 

    Vespere de la 10a de januaro en la Popola Halo de Pekino, Dai Bingguo, ĉina ŝtata konsilanto, ĉeestis la akcepton de la 20-jara jubileo de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio, Kazaĥio, Taĝikio, Kirgizio kaj Turkmenio, kaj donis parolon. La akcepton ĉeestis ankaŭ pli ol 260 personoj el ĉinaj ministerioj kaj ambasadorejoj de la kvin mezaziaj landoj en Ĉinio.

 

    Dai Bingguo diris en sia parolo, ke en la pasintaj 20 jaroj de post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la kvin mezaziaj landoj amplekse disvolviĝis la duflankaj rilatoj, oftiĝis kontaktoj inter duflankaj altranguloj, kaj pliiĝis reciproka politika fido. La du flankoj subtenis unu la alian en atentataj gravaj aferoj, senĉese ekspansiigis reciprok-profitajn kunlaborojn sur diversaj kampoj, strikte kunagis ene de UN, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj aliaj multlateraj kadroj por konservi kaj akceli pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la mondo.

 

    Diplomatiaj senditoj de la kvin mezaziaj landoj al Ĉinio faris parolojn. Ili alte taksis la amikajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio en la pasintaj 20 jaroj, kaj esprimis volon klopodi kune kun Ĉinio por plenumi la akordojn atingitajn de ŝtatgvidantoj kaj senĉese antaŭenpuŝi la interrilatojn de bona najbareco kaj reciprok-profita kunlaboro al nova ŝtupo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng