2012-01-12
 Observado de birdoj en marĉejo |
|
 Malgrandaj blankaj ardeoj en Sanya-urbo |
En la 4a de januaro la provinco Hainan en Suda Ĉinio komencis esploron pri marĉejoj en diversaj lokoj de la tuta provinco por ĉiuflanke koni ties resursojn kaj medion kaj starigi datenbankon kaj informan platformon, kaj tiamaniere forte subteni la lokan ekomedian konstruadon kaj disvolvon de ekonomio kaj turismo.
Hainan estas la nura provinco de tropika insulo en Ĉinio. Ĝi havas riĉajn naturajn kaj artefaritajn marĉejojn, inkluzive de strandoj, malprofundaj akvoj, riverbuŝoj, lagoj, marĉoj, akvokonservejoj kaj rizkampoj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|