Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hispana Kongreso de Esperanto
2012-01-13

    Esperantista Kastili-Manĉa Asocio, en kunlaboro kun Hispana Esperanto-Federacio, invitas vin al la partopreno en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto kiu okazos de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo de la jaro 2012 en la urbo Almagro.

 

    La baza sidejo de la kongreso estos la Palaco de la Grafo de Valdeparaíso, konstruaĵo de la XVIII-a jardeko, nuntempe kulturejo de la provinca deputitejo el Ciudad Real, kiu disponas je ĉiuj necesaj eroj por la okazigo de la kongreso: salonoj, kunvenĉambroj, ripozejoj, kaj ankaŭ de loĝeblecoj (en limigita kvanto)

 

    La urbo

 

    Almagro estas urbeto en la provinco Ciudad Real, ĉe la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo el Hispanio, kun ĉirkaŭ 9.000 enloĝantojn.

 

    La urbo havas pitoreskan historian centron, multajn artajn metiejojn kaj estas loko ofte vizitata de turistoj. Unu el la plej famaj allogaĵoj estas la teatrejo aŭ kortoteatro (corral de comedias aŭ komedikorto laŭ la klasika nomigo), la nura teatrejo en Hispanio kiu restas senŝanĝa ekde la 17a jarcento; la ĉefa eco estas ke temas pri sentegmenta teatrejo. Dua allogaĵo estas la nekutima centra placo, tute diferencaj al tiuj ĉe la regiono Manĉo kaj desegnita laŭ la nordeŭropa maniero de la germanaj bankistoj Fugger. Tria allogaĵo estas gastronomio.

 

    Almagro fariĝas referenco pri teatro kaj kulturo en la regiono per la Internacia Festivalo pri Teatro, kulturaj kaj turismaj aktivaĵoj. Nuntempe, Almagro prezentis sian kandidatecon al Monda heredaĵo de Unesko.

 

    La kongresa komitato

 

    La LKK estas partoprenata de:

 

    Prezidanto: Jesús García Cano

 

    Sekretario: Miguel Hernández

 

    Kasisto: Raúl Martínez

 

    Kunlaborantoj: Pablo Busto, Fernando Martínez

 

    Por koni pliajn detalojn pri la programo de la Kongreso kaj aliaj detaloj pri la disvolviĝo de la Hispana Kongreso, kaj por ajna konsulto aŭ propono por ellabori la definitivan programon vi povas skribi al nia retadreso: info@esperanto.es.

 

    Kotizoj

 

    Pagu la kotizon en jena bankokonto indikante la tekston "Kongreso" kaj vian nomon en la bankokonto de la "Asociación Castellano-Manchega de Esperanto- EMAS": UNICAJA: 2103 0471 91 0030005725 (se vi estas en Hispanio)

 

    Por pagi eksterlande bv. uzi jenan kodon: IBAN: ES4821030471910030005725 // SWIFT: UCJAES2M

 

 

Aliĝo ĝis la 31-a de januaro (1)

Inter la 1-a de februaro kaj la 15-a de aprilo (1)

Post la 16-a de aprilo kaj surloka aliĝo

Membro de HEF aŭ EMAS

35€

45€

55€

Ne membro de HEF

45€

55€

65€

Juna membro de HEF (malpli ol 30) (2)

25€

35€

45€

Junulo nemembranta en HEF (malpli ol 30)

30€

40€

50€

Gastigado en la kongreso, po persono en ĉambro duobla, kvar noktoj:       60 €

 

    (1) La efektiva dato estos tiu de ricevo de pago.

 

    (2) Sama rabato estas aplikebla al lernantoj de Esperanto ĉeestantaj kursojn organizitajn de grupoj aligitaj al HEF, komenciĝintajn inter septembro 2011 kaj aprilo 2012

 

    Por aliĝi plenigu la retan formularon aŭ printu la aliĝilon kaj sendu ĝin rete al adreso de Hispana Esperanto-Federacio (Rodríguez San Pedro, 13 3-7, 28015 Madrid).

 

    Dokumentoj:

 

    Anonco: http://www.esperanto.es/hef/images/kongreso/almagro/anoncokongresoalmagro.pdf

 

    Aliĝilo: http://www.esperanto.es/hef/images/kongreso/almagro/alighilokongreso.pdf

 

(el http://www.esperanto.es/hef/kongreso)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng