Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kandidatiĝu por komitatano B por 2012-2014
2012-01-13

    Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2012 ĝis la 31-a de majo 2014.

 

    La Komitato estas la supera instanco de TEJO, kies taskoj estas difini ties ĝeneralan agadon, elekti estraranojn kaj decidi pri ilia agado, aprobi la buĝeton kaj decidi pri reglamentoj. Ĝi konsistas el komitatanoj A, B, C kaj estraranoj. La estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro, kio okazis pasintjare dum la IJK en Kievo. La cetero de la Komitato estas elektata en ĉiu para jaro. Ĝia nova oficperiodo estos de junio 2012 ĝis majo 2014. Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO ĝis la 30-a de aprilo de ĉiu para jaro. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo. Kaj fine, la komitatanojn C elektos la jam elektitaj komitatanoj A kaj B.

 

    Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO- Komitato. Ankaŭ, ĉiu individua membro de TEJO rajtas kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo. Ĉi-foje oni rajtas elekti maksimume tri Komitatanojn B.

 

    Por eniri la Komitaton estas bonvenaj aktivuloj de Landaj Sekcioj aŭ lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de la organizo.

 

    Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi al la Centra Oficejo aŭ al la Ĝenerala Sekretario de TEJO la jenajn informojn:

 

    · personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)

 

    · biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj

 

    · subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO el minimume du landoj

 

    Ne forgesu subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta! Sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 20an de februaro 2012.

 

    Uzu la jenajn adresojn:

 

    · paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

 

    · retpoŝte: gxen-sek(che)tejo.org kaj oficejo@tejo.org

 

    Detalajn informojn rilate la kandidatiĝon kaj elekton de la Komitatanoj B vi povas trovi en la Regularo pri TEJO kaj en la Reglamento pri elekto de komitatanoj B. Se vi havas iujn demandojn, ne hezitu kontakti la Ĝeneralan Sekretarion aŭ la Oficejon de TEJO.

 

Paulína Kožuchová

Ĝenerala Sekretario de TEJO

(el TEJO)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng