Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Stipendio pri terminologio -- oferto de UEA
2012-01-16

    Karaj amikoj de terminologio,

 

    Subtene al siaj junaj membroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) ofertas al du studentoj la eblon partopreni la Someran Terminologian Trejnadon en Vieno, Aŭstrio.

 

    Temas pri neesperantista aranĝo por lerni pri terminologio. Ĝi daŭros de la 8-a ĝis la 14-a de julio 2012. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado.

 

    Partoprenantoj de la trejnado povas ricevi 6 universitatajn poentojn (tiel nomitaj "ECTS-poentoj") rekompence al la unusemajna trejnado.

 

    Post la trejnado eblas fari ekzamenon kaj, kaze de sukceso, ricevi oficialan atestilon de "Terminologia Manaĝero", kiu estas agnoskita en 18 EU-landoj. Se vi interesiĝas, bonvolu peti pli da informoj.

 

    UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, la restadon kaj unusemajnan bileton por amasveturiloj en Vieno. Limdato por kandidatiĝoj estas la 8-a de aprilo 2012.

 

    Detalojn oni legu en sekva PDF-dosiero:

http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado-2012.pdf

 

    Se vi konas junulojn, kiuj interesiĝas pri tiu ŝanco, nepre kuraĝigu ilin por kandidatiĝi!

 

    Se vi mem estas junulo, ne hezitu peti pli da informoj kaj ... kandidatiĝi!

 

    Plej kore salutas,

 

Mélanie Maradan

retadreso: melmaradan@yahoo.fr

(UEA-komisiito pri terminologiaj instancoj)

(el Ret-info)

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng