2012-01-16
 Prezidantoj de PKSA kaj ĈPKG interŝanĝas la interkonsentojn post la subskribado. |
La 14-an de januaro la Ĉina Petrola kaj Kemia Grupo (ĈPKG) kaj la Petrola Kompanio de Saudi-Arabio (PKSA) subskribis interkonsenton pri kune investi en starigo de petrola fabriko en Saudi-Arabio.
Laŭ la interkonsento la du kompanioj kune konstruas fabrikon kun areo de 5200 mil kvadrataj metroj kaj potaga produktokapablo de 40 bareloj da mazuto. Laŭplane la fabriko kun investo de ĉ. 10 miliardoj da usonaj dolaroj funkcios en la dua jarduono de 2014. PKSA posedas ĝiajn 62.5% da akcioj kaj ĈPKG la restajn. La fabriko estas la unua transmara rafinejo de ĈPKG.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|