2012-01-17
La 15-an de januaro la Pekina E-Asocio (PEA) okazigis kunsidon, en kiu estiĝis ĝia nova estraro. Nan Youli, veterana e-isto kaj eksa parolanto de Ĉina Radio Internacia, refoje elektiĝis kiel prezidanto de PEA, li fakte inter 2008 kaj 2011 servis kiel prezidanto de la asocio.
En la kunveno s-ro Nan kiel malnova prezidanto de PEA faris laborraporton de la asocio, en kiu li resumas la laborojn de la asocio en la pasintaj kvar jaroj. PEA en la lastaj jaroj multfoje organizis seminariojn, ekspoziciojn, forumojn, somerajn kaj vintrajn kampadejojn kaj malfermis diversnivelajn E-kursojn de Esperanto en element-, mez- kaj alt-lernejoj en Pekino. Per tiuj agadoj ĝi ludis aktivan rolon en disvastigo de Esperanto. Sekve membroj de la asocio elektis sian novan estraron, kiu konsistas ankoraŭ el 4 vicprezidantoj, ili estas Wang Ruixiang, Wang Yanjing, Zhao Jianping kaj Zhou Liuxi. Xiao Huoli estis elektita kiel sekretario de la asocio.
(Raportis Chen Ji)
|