2012-01-17
 Akvoturbina generatoraro n-ro 1 en muntado |
Laǔ informo el konstruejo de la centralo Xiangjiaba ĉe la rivero Jinsha, la unua ĉina akvoturbina generatoraro kun plej granda unu-maŝina kapacito de 800 mil kilovattoj estis muntita. Ĝi kupliĝos kaj produktos elektron en la kuranta jaro laǔ antaǔkalkulo.
La centralo Xiangjiaba troviĝas ĉe limo inter la provincoj Sichuan kaj Yunnan en sudokcidenta parto de Ĉinio kaj estas ekspluatita de la Ĉina Tri-gorĝa Korporacio. Ĝi konsistas el 8 generatoraroj kun unu-maŝina kapacito de 800 mil kilovattoj kaj superis la Centralon de Tri Gorĝoj kun unu-maŝina kapacito de 700 mil kilovattoj. La generatoraro estas akvoturbina kun plej granda unu-maŝina kapacito en Ĉinio. Post funkciado de la generatoraro, la centralo produktos elektron meznombre je 30.7 miliardoj da kilovattohoroj jare.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|