2012-01-17
 La 3-a Jarkunveno de Ĉina Ekonomio |
La 14-an de januaro en Pekino okazis la 3-a Jarkunveno de Ĉina Ekonomio 2011-2012. Ekonomiaj specialistoj antaŭvidis tendecon de la ĉina ekonomio en 2012, kaj elmetis siajn opiniojn kaj proponojn tiukampe. El investo, konsumo kaj eksporto, plimultigi konsumon kaj akceli enlandan postulon tiris la plej grandan atenton.
Ekonomiaj specialistoj opiniis en siaj analizoj pri la tendenco de la ĉina ekonomio, ke oni bezonas transpasi de investo al enlanda konsumo, sed unue oni devas alte atenti pri ambaŭ partoj, kaj poste ĉefe pri konsumo de popolanoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|