2012-01-17
Matene de la 14a de januaro en Kantono, Guangdong-provinco la loka Esperanto-asocio okazigis kunsidon por celebri la Printempan Feston. Veteranaj esperantistoj estis invititaj al la kunsido, kaj junaj samideanoj deziris al ili sanon, feliĉon kaj longvivecon.
La ĉeestantoj resumis laborojn en la lasta jaro kaj anoncis planon por la nova jaro. En la ĵus finita naŭa tutlanda kongreso de Esperanto en Hefei, la Esperanto-Asocio de Guangdong-provinco estis honorita "elstara organizaĵo" kaj kvar membroj de la asocio estis titolitaj "eminentaj individuoj en E-movado". Post la kunsido gvidantoj de la asocio vizitis hejmojn de kelkaj aliaj maljunaj esperantistoj por esprimi novjaran saluton.
(Kontribuis Ye Peixue)
Redaktoro: Liu Zijia
|