2012-01-17
 La kamparano-laborantoj montras la senpagajn biletojn por aviadilo donacitajn de la Fuzhou-a Sindikato. |
La 14-an de januaro la unua grupo konsistanta el 150 komparano-laborantoj en Fuzhou, ĉefurbo de Fujian-provinco, suda Ĉinio, senpage veturis al Changsha de Hunan-provinco per aviadilo, kiu estis luita de la Fouzhou-a Sindikato por premii la elstarajn kamparanojn laborantajn en la urbo ĉe la sojlo de la Printempa Festo de Ĉinio. La dua grupo konsistanta el aliaj 150 kamparano-laborantoj flugos al Zhengzhou en la 15-a de januaro.
Lastjare la Fuzhou-a Sindikato konstante helpis al kamparano-laborantoj aĉeti biletojn por trajno kaj por longdistanca aŭtobuso kaj starigis en stacidomoj giĉeton speciale por faciligi aĉetadon de biletoj por kamparano-laborantoj kaj aranĝis por ili ekspresan pasejon por entrajniĝo. Por plibone servi al la kamparano-laborantoj la sindikato servis por ili ankaŭ en biletosendo kaj rabata luado de aŭtoj. En la pasintaj kvin jaroj la sindikato totale helpis al 617981 homfojoj aĉeti biletojn por trajno kaj al 751069 homfojoj en hejmenreveno.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|