2012-01-18
La franca Kulturdomo de Gresillon organizas sian Duan Printempan Semajnon de la 13-a ĝis 21-a de aprilo 2012, kunlaborante kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) por personoj, kiuj komencis lerni Esperanton kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj, kiuj uzos Esperanton por instrui per la rekomendita rekta metodo. Oni proponas du nivelojn (kursojn).
Oni povas ekde nun aliĝi rete: gresillon.org/printempo.
Profitu redukton de 10% por aliĝo ĝis la fino de februaro.
Ĉi-jare, Mireille Grosjean honorigas nin per sia veno, ŝi riĉigos nian programon danke al siaj spertoj tra la mondo.
Miguel Ángel González Alfonso venas el Kubo por paroli al vi pri sia lando.
Zsófia Kóródy kaj Christophe Chazarein gvidos intensivajn Esperanto-kursojn.
Post la kurso eblas trapasi internacian Esperanto-ekzamenon en 3 niveloj.
(Kontribuo deJannick HUET,
sekretario de la Esperanto-Kultura Domo)
Redaktoro: Wang Lihua
|