Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaǔguriĝis la 5-a Monda Pintkonferenco pri Estonta Fuelo
2012-01-18


Wen Jiabao parolas en la inaǔguro de la 5-a Monda Pintkonferenco pri Estonta Fuelo. 

 

    La 16-an de januaro inaǔguriĝis en Abudabio, ĉefurbo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, la 5-a Monda Pintkonferenco pri Estonta Fuelo kun la temo "Instigi daǔrigeblan kreivon". En la konferenco ŝtatgvidantoj, sciencistoj kaj investantoj el diversaj landoj faros taksadon pri la estonta defio alfrontota de disvolvo de la regenereblaj fueloj, kaj diskutos ĉefe pri medio, teknologio, investo kaj aliaj problemoj rilataj al fueloj. Krom altrangaj kunvenoj dum la konferenco okazos ankaǔ granda ekspozicio, kiu allogos pli ol 26 mil vizitantojn laǔ antaǔkalkulo. Krome, pli ol 650 entreprenoj kaj 20 ŝtatnivelaj ekspozicoj partoprenos en la ekspozicio, dum kiu eksponiĝos plej novaj produktaĵoj kaj servoj pri regenereblaj fueloj.

 

    Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la inaǔguron kaj faris parolon. Wen konigis pozitivajn atingojn de Ĉinio en fuelo-ŝparado kaj ellaso-reduktado kaj en disvolvo de puraj fueloj akiritajn en la lastaj jaroj. Li alvokas, ke diversaj landoj en la mondo plue agadu kaj faru pli grandan penadon por disvolvi novajn fuelojn kaj redukti obsedon alportitan de la problemo pri fueloj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng