Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Projekto pri reta PIV ne haltis
2012-01-19

    Por ellabori retan version de Plena Ilustrita Vortaro inter esperantistoj estis kolektitaj monkontribuoj de 10,000 eŭroj. La sumo estis finkolektita en marto 2011, sed poste ne videblis grandaj evoluoj. Multaj donacintoj ekmiris, kio okazis, kaj ankaŭ Libera Folio kelkfoje turnis sin al la gvidantoj de la projekto por ricevi pliajn informojn. La 15-an de januaro fine aperis aktualaj informoj pri la stato de la afero en la retejo vortaro.net. Ni publikigas la kompletan tekston.

 

    La teknika parto evoluis tute bone, la platformo estas jam kreita kaj en la sekvaj semajnoj devos esti finitaj laboroj pri la fina aspektigo de la retpaĝo.

 

    Estis kreitaj ankaŭ la instrumentoj por ciferecigo de la enhavo kaj per ili estis prilaborita jam granda parto de la vortaro, sed bedaŭrinde fine de novembro aperis bezono haltigi ĉiujn laborojn por iom da tempo, ĉar evidentiĝis ke ĉe la redaktantoj de la vortaro akumuliĝis multe da traktinda materialo, surbaze de kiu ili volis prilabori la enhavon de la vortaro.

 

    Ĉar ne indis ciferecigi la enhavon, kiu tre baldaŭ iĝos malĝisdata, estis decidite atendi pli freŝan version. Laŭ niaj informoj la redakto-laboroj devas jam tre baldaŭ finiĝi kaj tuj kiam estos preta pli freŝa versio de la enhavo, la laboroj pri la ciferecigo ekfunkcios denove.

 

    Relative baldaŭ estos bezonataj volontuloj, kiuj pretus provlegi la ciferecigitan enhavon. Ni videbligos apartan alvokon, kiam pretos la instrumentoj por provlego. Dankon al ĉiuj, kiuj same kiel ni, senpacience atendas la lanĉon de la projekto.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng