Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Naruhito vizitis Ekspozicion de 200 Objektoj el la Pekina Imperiestra Palaco
2012-01-19


Japana kronprinco Naruhito pririgardas la pentraĵon Ĉeakvaj Bildoj en Qingming-festo. 

 

    La 16-an de januaro japana kronprinco Naruhito vizitis la Ekspozicion de 200 Objektoj el la Pekina Imperiestra Palaco, okazintan en la Japana Ŝtata Muzeo en Tokio. La ekspozicio estas la unua aktivado memore al la 40-jariĝo de la normigo de la diploma rilato inter Ĉinio kaj Japanio. En ĝi la tre fama ĉina pentraĵo Ĉeakvaj Bildoj en Qingming-festo unuafoje estis eksponata en eksterlando kaj altiris al si okulojn de multaj vizitantoj. Krom kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj la ekspozicio eksponis ankaŭ porcelanaĵojn, bronzaĵojn, lakaĵojn, emajlojn, teksaĵojn. La ekspozicio estas la plej granda kaj alt-nivela transmara ekspozicio pri historiaj restaĵoj de Ĉinio.

 

    Por vidi la aŭtentikan verkon Ĉeakva Bildo en Qingming-festo depost la 2-a de januaro ĉiutage multegaj vizitantoj vizitis la muzeon, la vizitantoj ne povas ne atendi kelkajn horojn por eniri la ekspozicion. Pro tio la kronprinco Naruhito elektis lundon, la ferman tagon de la muzeo, por viziti la ekspozicion.

 

    Naruhito detale rigardis la ekspoziciaĵojn, li staris longe antaŭ la pentraĵo Ĉeakvaj Bildoj en Qingming-festo por pririgardado kaj laŭdis ĝian klarecon kaj facilan kompreneblecon en komponado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng