Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Laborplano de TEJO-Estraro, 2011-2012
2012-01-19

    1. Enkonduko

 

    La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunveninta en Kievo dum la 67-a Internacia Junulara Kongreso, elektis estraron por la periodo 2011-2013. Jen estas listo de estraranoj kun iliaj postenoj kaj estraraj fakoj kiujn ili transprenis:

 

    - Łukasz Żebrowski – Prezidanto, kunordigo, homaj rimedoj

 

    - Paulína Kožuchová – Ĝenerala Sekretario, kulturo

 

    - Alisa Nikitina – Kasisto, financoj, subvencipetado

 

    - Sergey-Meiyer Tyırin – unua Vicprezidanto, informado

 

    - Michael Boris Mandirola – dua Vicprezidanto, eksteraj rilatoj

 

    - Nico Huurman – tria Vicprezidanto, aktivula trejnado, seminarioj

 

    - Tina Tišljar – Estrarano, kongresoj

 

    - Petra Smidéliusz – Estrarano, landa agado, edukado

 

    Jen ni prezentas al vi laborplanon kun divido je ĉefaj agadkampoj de TEJO.

 

    2. Kunordigo kaj homaj rimedoj

 

    TEJO bezonas pli efikan kunordigon de organiza laboro kaj akiradon de aktivuloj. Necesas pli bona distribuo de taskoj, sed ankaŭ pli ofta kaj sukcesa kontrolo de ilia realigado. Ŝanĝojn bezonas strukturo de laboro en la estraro kaj en la komitato tiel, ke pliajn efikojn oni atingu en pli racia tempo. Gravas ankaŭ, ke TEJO havu pli bonan politikon pri homaj rimedoj, ĉar ni ĉiam suferas pro ne sufiĉa uzo de potenco, kiun havas aktivuloj membrantaj kaj membrontaj en TEJO – tial ni celas krei lokon kun anoncoj pri bezonata helpo kaj internan datumbazon pri aktivuloj.

 

    3. Kulturo

 

    Tiu ĉi kampo laste ne estis sufiĉe multe prizorgata de TEJO. Tion ni celas ŝanĝi per propraj iniciatoj kaj per pli aktiva (ankaŭ financa) subteno al diversaj kulturaj projektoj. Certe por tia strategio necesas ankoraŭ pliaj precizigoj, tamen konkretaj projektoj, kiujn ni nun planas estas jenaj:

 

    - fotokonkurso por Kontakto;

 

    - subvencioj por ARKONES kaj KEF;

 

    - reaktivigo de Artista Datenbazo.

 

    4. Financoj

 

    En sfero de financoj TEJO nun estas en nova, pli komforta situacio. Okaze de dungo de TEJO-oficisto unue necesas krei novajn strategion kaj labormanierojn pri subvencipetado kaj financa administrado, tiel ke ni bone utiligu pliprofesiiĝon de nia organizo.

 

    5. Informado

 

    TEJO faras multon, sed tio ne ĉiam videblas. Plej unue indas investi je:

 

    - informado fare de la estraro;

 

    - regulaj eldonaĵoj (superrigardo de redaktora laboro);

 

    - porekstera informado cele al diskonigo de Esperanto kiel komunika ilo kaj de TEJO kaj ĝia agado en rondoj ne ligitaj al Esperanto-movado;

 

    - tenado de strukturigita kaj aktualigita tejo.org, kio ligiĝas kun ĝia renovigo;

 

    - eluzo de kromaj medioj (aŭda, vida, ktp.) kun tauĝaj informeroj.

 

    6. Eksteraj rilatoj

 

    La ĉefa celo de eksteraj rilatoj estas plifortigi ligojn kiujn ni jam havas kaj akiri novajn, nome:

 

    - daŭrigi nian ĉeeston en FoJE (Forumo Junulara Eŭropa) kaj laŭeble plifortigi kaj pliefikigi ĝin per partopreno en eventoj, lobiado kaj elektigoj;

 

    - eltrovi ĉu eblas trovi similajn alikontinentajn platformojn;

 

    - partopreni en kunvenoj de UNESKO klopodante igi TEJOn konata tiukadre;

 

    - realigi komunajn projektojn kun aliaj organizoj kiel seminarioj pri komunaj interesoj aŭ aktivula trejnado.

 

    7. Seminarioj kaj aktivula trejnado

 

    Disigo de seminarioj kaj aktivula trejnado disde kongresoj celas pliprioritatigi aktivadon je tiu kampo. La ĉefaj prioritatoj estas:

 

    - krei strategion pri tio kiajn aktivulojn kaj kiujn kompetentojn bezonas TEJO kaj ĝiaj sekcioj;

 

    - funkciigi la aktivulan datenbazon, por en ĝi trovi trejnantojn inter niaj aktivuloj;

 

    - esplori la eblecon havi komunan trejnseminarion en kiuj membroj de TEJO kaj alia(j) organizo(j) povas kune trejniĝi kaj dume lerni unuj de la aliaj;

 

    - organizi seminarion kun alia(j) junulara(j) organizo(j) kiuj favoras al Eŭropa integriĝo por priparoli kun ili la lingvopolitikan flankon de tiu procedo;

 

    - dum tiu seminario krei komune interkonsentitan skizon de efika kaj justa eŭropa lingvopolitiko kaj laŭeble ĝin disvastigi al pli larĝa publiko.

 

    En la kampo de organizado de eventoj, la trejnado jam sufiĉe okazas kaj daŭre okazu en organizaj teamoj konsistante el bona mikso de spertaj kaj lernemaj aktivuloj.

 

    8. Kongresoj

 

    Krom IJK-kunordigado kaj servo al LKK per transdono de spertoj necesas plilarĝigi aktivadon en tiu kampo je:

 

    - kunlaboro kun UK ĉefe pri junulara programo kaj karavano IJK-UK;

 

    - helpo en kunordigo de aliaj junularaj aranĝoj (ĉefe en Eŭropo, tiel ke ili pli kunlaboru, ne okazu samtempe, sed en logika sinsekvo);

 

    - informado pri junularaj aranĝoj organizitaj de LS-j de TEJO;

 

    - starigo de administra sistemo por IJK ĉe tejo-servilo.

 

    Apartan atenton necesas doni al daŭrigo de esploroj pri la ebleco organizi IJK-n en Afriko.

 

    9. Landa agado

 

    En rilatoj kun niaj landaj sekcioj necesas unuavice kontakti ĉiujn kaj refreŝigi informojn pri ili. La ĉefaj celoj estas:

 

    - reorganizi la koncernan parton de tejo.org, krei kalendaron pri junularaj aranĝoj;

 

    - por ekstereŭropaj landaj organizoj helpi pri organizado de aranĝoj, kiuj ne multas tie, sed ankaŭ pri solvado de bazaj problemoj kaj malfacilaĵoj;

 

    - por eŭropaj landaj organizoj helpi pri varbado kaj informado, ĉar pluraj el ili baziĝas sur kelk(et)aj aktivuloj kaj ne sukcesas allogi novajn homojn.

 

    10. Pasporta Servo

 

    Ni planas pluvarti la servon (kaj interrete kaj papere), sed revizii la mastrumadon de la evoluigo de la servo. Krome enplekti pliajn helpantojn cele pli altan efikon, kaj havi pli klaran kaj oftan informadon pri la stato de la projekto.

 

(el www.tejo.org)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng