Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao parolis kun ĉinoj en Dubajo
2012-01-19

 

 

    La 17an de januaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao, vizitanta la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, venis al komerca urbo Longcheng en Dubajo por viziti tieajn ĉinojn. Wen Jiabao aŭskultis raporton pri konstruado kaj disvolvo de la urbo, parolis kun ĉinaj komercistoj kaj esprimis al ili printemp-festan saluton. En aplaŭdoj kaj ĝojkrioj, Wen faris parolon. Li esperis, ke ĉinaj komercistoj gajnos amikojn kaj respekton por la lando kaj gajnos pacon por la mondo per diligento, bravo, bonkoro, bonaj kvalito, projekto kaj servo, reciproka respekto kaj honesto. La ĉinaj komercistoj deziris al Wen sukceson de la vizito kaj prosperiĝon de Ĉinio en la nova jaro.

 

    La komerca urbo malfermiĝis en decembro 2004, kaj fariĝis la plej granda transmara komerca centro kaj la plej granda distribua centro de Ĉinio en la meza Oriento.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng