2012-01-19
 En la gazetara konferenco |
La 17-an de januaro Ma Jiantang, estro de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio, konigis en gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio la staton de la ĉina nacia ekonomio en la jaro 2011 kaj publikigis ĉefajn donitaĵojn pri makroekonomio de Ĉinio en 2011.
Laǔ unuapaŝa kalkulo de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio, la totala enlanda produktovaloro de Ĉinio en 2011 atingis 47156.4 miliardojn da juanoj kaj kreskis je 9.2% kompare kun tiu en 2010. La indico de konsuma prezo de loĝantoj en 2011 altiĝis je 5.4% kompare kun tiu en 2010, interalie tiu en urboj altiĝis je 5.3%, kaj tiu en la kamparo je 5.8%.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|