Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
136 trezoroj estas eksponataj en Chengdu de Ĉinio
2012-01-20

 
Genuanta figuro el jado
 
 
Bestosto kun enskriboj

    La 18-an de januaro inaǔguriĝis en la Jinsha-a Muzeo de Ruinoj en Chengdu, Sichuan-provinco de Ĉinio, ekspozicio pri arkeologiaj atingoj pri la ruino de la dinastio Yin (nuna Anyang en Henan-provinco de Ĉinio) akiritaj en la pasintaj 60 jaroj.

 

     La ruino de la dinastio Yin estis ĉefurbo en la malfrua periodo de Shang-dinastio (ĉ. 1600 a. K.—1046 a. K.), kaj ankaǔ la unua ruino de la antikva ĉefurbo atestebla per dokumentoj kaj konfirmita de arkeologiaj eltrovoj.

 

     La eksponaĵoj ĉefe estas bronzaĵoj kaj jadaĵoj elterigitaj el la tombo de Fu Hao, edzino de Wu Ding. Kiel unu el pli ol 60 edzinoj de Wu Ding kaj vivinte en la unua duono de la 12-a jarcento, Fu Hao estis plej frua politikistino kaj militistino de Ĉinio kaj la unua heroino atestebla per dokumentoj en la ĉina historio.

 

    Estas eksponitaj ankaǔ aliaj objektoj elterigitaj el la ruino de la dinastio Yin kaj el tomboj de aliaj membroj de la reĝa familio. La 136 eksponaĵoj estas unuafoje eksponitaj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng