2012-01-21
 Farado de ĝjaǔzi-oj |
La 19-an de januaro, antaǔ la Printempa Festo, ĉina tradicia novjaro laǔ la luna kalendaro, ĉinoj kaj fremdlandanoj loĝantaj en la loĝkvartalo Maizidian en Chaoyang-distrikto de Pekino kune faris ĉinajn tradiciajn metiartaĵojn, konkursis pri farado de ĝjaǔzi-oj kaj prezentis artajn programerojn, antaŭtempe sentante la atmosferon de la festo.
La loĝkvartalo Maizidian estas konata kiel internacia loĝkvartalo en Pekino, kie 20% de la loĝantoj estas fremdlandanoj. Ĝi estas honorita de la Monda Sana Organizo kiel "internacia sekura loĝkvartalo" kaj de la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de UN kiel "modela loĝkvartalo por amuzo kaj socia progreso".
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|