Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Finkonstruita ceremonio de la Konferenca Centro de la Afrika Unio
2012-01-29

 
Jia Qinglin parolas en la ceremonio.
 

Jia Qinglin transdonas la oran ŝlosilon simbolantan la centron al Teodoro Obiang Nguema Mbasogo, deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio kaj prezidento de Ekvadora Gvineo. 
 

Finkonstruita ceremonio de la centro 

 

    La 28-an de januaro Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj gvidantoj de afrikaj landoj kune ĉeestis finkonstruitan ceremonion de la Konferenca Centro de la Afrika Unio en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio. En la ceremonio Jia Qinglin en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo esprimis al la Afrika Unio, afrikaj landoj kaj popoloj varman gratulon, kaj al la afrikaj kaj ĉinaj teknikistoj partoprenintaj en konstruado de la centro sinceran saluton kaj respekton.

 

    La programo de la Konferenca Centro de la Afrika Unio estas unu el la ok agadoj de la ĉina registaro por fortigi kunlaborojn kun Afriko. La konferenca centro sidanta en Adis-Abebo, stabejo de la Afrika Unio, havas okupan areon de 132 mil kvadrataj metroj, konstruan areon de 50 mil kvadrataj metroj, altecon de 99.9 metroj kaj 20 etaĝojn. Ĝi estas la plej granda programo helpe konstruita de Ĉinio en Afriko post la fervojo inter Tanzanio kaj Zambio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng