2012-01-30
 Jia Qinglin kaj Jean Ping
|
Posttagmeze de la 28a de januaro en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris en renkontiĝo kun Jean Ping, ĉefo de Komisiono de la Afrika Unio, ke Ĉinio liveros 600 milionojn da juanoj al la Afrika Unio en la venontaj tri jaroj por la projektoj interkonsentitaj de la du flankoj.
Jia Qinglin diris, ke Ĉinio subtenas Afrikon efektivigi reciprokan komunikadon inter si, kaj deziras starigi kunlaboran partnerecon en afrika infrastrukturo kun la Afrika Unio. Ĉinio volas akceli kunlaboron kun la Afrika Unio en afrikaj packonservo kaj sekureco, kontinue subteni packonservan kapablon de la Afrika Unio, kaj plenigi kaj perfektigi strategian dialogan mekanismon inter Ĉinio kaj la Afrika Unio, kaj pliigi dialogojn, interkonsiliĝon kaj kunlaborojn kadre de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo.
Jean Ping diris, ke la amikeco inter Afriko kaj Ĉinio estas longdaŭra, kaj la Afrika Unio dediĉas sin al afrik-ĉinaj rilatoj, deziras kune kun Ĉinio sukcesigi la Ĉin-Afrikan Kunlaboran Forumon, kaj ekspektas plifortigi kunlaborojn kun Ĉinio en infrastrukturo, agrikulturo kaj manufakturado por levi mem-disvolvan kapablon de Afriko.
Post interparolo la du flankoj subskribis dokumentojn pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj la Afrika Unio.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|