Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Laborgrupo de la ĉina registaro atingis Sudanon por helpe savi forkaptitajn ĉinajn laborulojn
2012-02-02


La laborgrupo atingis la Kartuman Internacian Flughavenon. 

 

    La 31-an de januaro la 6-persona laborgrupo de la ĉina registaro atingis Kartumon, ĉefurbon de Sudano, por helpe savi la ĉinajn laborulojn malaperintajn kaj forkaptitajn de armitaj ribelantoj en la konstruejo de ŝosea projekto de la Ĉina Hidroelektra Kompanio.

 

    Qiu Xuejun, estro de la laborgrupo, diris en la flughaveno en Kartumo, ke la celo de alveno de la laborgrupo al Sudano estas helpi la ĉinan ambasadorejon en Sudano savi la ĉinajn laborulojn kaj interkomunikiĝi kun la sudana registaro por urĝi ĝin fari savadon garantiante sekurecon de la laboruloj.

 

    Li diris, ke post okazo de la evento la ĉina registaro donis al ĝi grandan atenton, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj la ĉina ambasadorejo en Sudano ekigis urĝan sistemon kaj aktive laboras por serĉi malaperintajn laborulojn kaj savi forkaptitojn.

 

    Nun la ĉina ambasadorejo en Sudano kaj aliaj rilataj departementoj de Ĉinio tenas kontaktojn kun Sudano por la savado kaj serĉado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng