Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La unua azia KER-sesio
2012-02-02

 

 

    La 7an kaj 8an de februaro (dum la lasta semajno de la BEK-kurso) okazos ekzamensesio laŭ la KER-sistemo en Hajnano.

 

    La komisiono antaŭvidas 20-25 kandidatojn, kiuj partoprenas ekde ĉi-lundo specialan preparsesion, gvidatan de Katalin Kovats kaj partoprenantoj de la metodika kurso.

 

    Ekzameniĝos kaj partoprenantoj de la BEK-kurso, kaj aliaj kandidatoj el la pli progresantaj grupoj.

 

    Kaj la studantoj kaj la instruantoj faras ĉion eblan por sukcesa okazigo de la unua azia KER-sesio kaj akirigo de ŝtata atestilo pri kono de Esperanto. Tiu dokumento povos helpi en enkonduko kaj instruado de Esperanto en la lernejoj kaj universitatoj de la kandidatoj.

 

    Inter ili estas ekzemple studentoj, instruistoj -- ĉefe el Ĉinio, sed ankaŭ el Koreio, Mongolio kaj aliaj landoj – kiuj nur parte povos pagi la ekzamenkotizon.

 

    Por deko da ĉinaj studentoj la organizantoj de la Vintra Esperanto-kursaro jam proponis subvencion. Ni bezonus ankoraŭ ĉ. 200-300 eŭrojn por povi helpi ankaŭ alilandajn kandidatojn. Se iuj povos kontribui, bv. kontakti Katalin Kovats .

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng