Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Raporto el Esperanto-Insulo
2012-02-02

    Inter la 11a de januaro kaj 12a de februaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio) laŭ la projekto de Dennis Keefe okazas internacia intensa BEK-kurso, metodika seminario kaj du paralelaj universitatnivelaj kursoj.

 

    La kursaron partoprenas ĉ. 130 personoj el pli ol dudeko da landoj, ĉefe aziaj, sed por la metodika kaj universitataj kursoj alvenis al la insulo plurdeko da eŭropanoj.

 

    Malgraŭ la malagrabla (kaj tute ne somera) vetero, malfacilaj loĝkondiĉoj ktp. ĉiuj heroe laboras, pasigante de la 8a matene ĝis la 22a vespere tage minimume 12-14 horojn en la klasĉambro, lernante la lingvon, praktikante instruadon, helpante unu la aliajn.

 

    La kvarmembra instruista teamo: Dennis Keefe, Katalin Kováts, Ron Glossop kaj Federico Gobbom kune kun la ĉinaj kolegoj, kiuj provas forigi la malfacilaĵojn kaj solvi la leviĝintajn problemojn (parte pro la humidega kaj nekutime malvarma vetero, fermiĝo de kopiejoj pro la longa festoperiodo, manko de varma akvo en la lastmomente elektita surogata hotelo, malfacilaj retkonektoj ktp) faras sian plej bonon por sukcesigi la projekton.

 

    Bv. vidi la FILMEJO N :

 

(mallongigita de la raporto en edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng