Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dum la Printempa Festo la konsumo de ĉinoj en aliaj landoj por luksaĵoj atingis 7.2 miliardojn da usonaj dolaroj
2012-02-03


Skemo pri konsumado de ĉinoj eksterlande 

 

    Laŭ plej nova donitaĵo publikigita de la Monda Asocio de Luksaĵoj en la 1-a de februaro, dum la Printempa Festo de la draka jaro la konsumo de ĉinoj en aliaj landoj por luksaĵoj atingis 7.2 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskis je 28.57% kompare kun la lasta jaro kaj multe superis la antaŭkalkulitajn 5.7 miliardojn da usonaj dolaroj. En la Printempaj Festoj de la jaroj 2011 kaj 2010 la konsumo de ĉinoj en aliaj landoj por luksaĵoj respektive estis 5.6 miliardoj kaj 4.9 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    La asocio faris statistikon por unu monato de la 1-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2012. La rezulto montras, ke ĉinoj estis tiu-monata konsuma homgrupo kun plej granda aĉetpovo en la konsumantoj de eksterlandaj luksaĵoj. La totala kvanto de vendado de eŭropaj luksaĵoj dum la Printempa Festo de Ĉinio en 2012 pliiĝis je 12% kompare kun tiu en 2011 kaj la konsumo de ĉinoj okupis 62% de la totala sumo de vendado de eŭropaj luksaĵoj. En la norda Ameriko, la konsumo de ĉinoj por luksaĵoj okupis trionon de la totala vendsumo de lokaj luksaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng