Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sekureca Konsilio ne povis adopti projekton pri Sirio
2012-02-06


En la kunvenejo 
 

Ĉina konstanta reprezentanto al UN Li Baodong vetoas la projekton. 

 

    La 4an de februaro la Sekureca Konsilio de UN okazigis voĉdonon rilate al projekto de rezolucio pri Sirio. Rusio kaj Ĉinio vetois la projekton.

 

    Rusa ambasadoro al UN Vitaly Churkin diris post la voĉdono, ke la projekto de rezolucio prezentita por voĉdoni ne povas sufiĉe reflekti la realan staton de la siria situacio, sed sendas "malekvilibran" signalon al diversaj flankoj de Sirio.

 

    Ĉina konstanta reprezentanto al UN Li Baodong diris post la voĉdono, ke Ĉinio, same kiel nemalmultaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, opinias, ke en la nuna situacio unuflanka premado al Sirio, antaŭjuĝo pri rezulto de dialogo aŭ trudo de ia ajn projekto ne povas helpi solvon de la siria krizo, sed probable komplikas la situacion.

 

    La 27an de januaro reprezentante Araban Ligon Maroko prezentis la projekton de rezolucio pri Sirio al la Sekureca Konsilio de UN. Post kelkfojaj interkonsiliĝoj, la Sekureca Konsilio havis la novan projekton surbaze de tiu de Maroko en la 2a de februaro. La nova projekto forigis la enhavon pri cedo de regpotenco fare de la siria prezidento Bashar al-Assad, tamen ĝi konservis la enhavojn, inkluzive de tiu "plenforte subteni" la novan iniciaton de Araba Ligo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng