2012-02-08
 Zhao Li (maldekstre) kaj Xie Fei en la forumo |
En la vespero de la 6-a de februaro okazis en Sidnejo Aŭstrala Internacia Forumo pri Ĉinaj Filmoj, unu el la aktivadoj de la Jaro pri la Ĉina Kulturo en Aŭstralio. La forumon ĉeestis fama ĉina reĝisoro Xie Fei, s-ro Hans, direktoro de la Konfucea Instituto de la universitato Sidnejo, kaj aliaj personoj.
La forumo temas pri disvolvo kaj internacia kunlaboro de ĉinaj filmoj en aliaj landoj kaj tiujn de internaciigo de ĉinaj filmoj, pri influo kaj antaŭenpuŝo de interreto al la modernaj ĉinaj filmoj, kaj aliaj.
Zhao Li, kultura konsilisto de la Ĝenerala Konsulejo de Ĉinio al Aŭstralio, diris al raportistoj dum intervjuo, ke la ĉina lingvo estas la dua granda lingvo en Sidnejo, tie ĉinaj filmoj posedas grandan nombron da spektantoj, interŝanĝo de kulturo pri filmoj helpas al Ĉinio kaj Aŭstralio interkompreni inter si kaj intimigi amikecon inter la du popoloj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua
|