2012-02-08
 Liu Weimin respondas en gazetara konferenco. |
La 6an de februaro en Pekino Liu Weimin, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regulara gazetara konferenco, ke Ĉinio ne favoras nek oponas iun ajn flankon. Ĝi ne konsideras siajn interesojn pri la afero de Sirio nek akceptas kondamnon de la Okcidento.
Liu Weimin diris, ke kiel respondeca granda lando, Ĉinio, kune kun aliaj landoj, ludos pozitivan kaj konstruecan rolon en la afero de Sirio.
Liu Weimin diris, ke la ĉina registaro estas kontinue justa pri la afero de Sirio, konsideras kaj plenumas la starpunkton: konservi la bazajn interesojn, pacan stabilecon de Mez-Oriento kaj principon de la Ĉarto de UN, kaj rilatan principon de internaciaj rilatoj. Tiu starpunkto estas komprenata kaj subtenata de la ĉina popolo.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|