2012-02-09
 Savitaj ĉinaj laboruloj atingis la flughavenon Wilson en Nairobio. |
La 7-an de februaro 29 ĉinaj laboruloj forkaptitaj de armitaj ribelantoj en la konstruejo de ŝosea projekto de la Ĉina Hidroelektra Kompanio estis savitaj kaj atingis Nairobion, ĉefurbon de Kenjo akompanate de la laborgrupo de la ĉina registaro al Sudano kaj de ĉinaj diplomatoj eksterlande. Ili estas en bona sanstato kaj stabila spiritstato, kaj flugos al Ĉinio post pluaj ekzamenoj pri la korpo kaj mallonga ripozo.
Post okazo de la forkaptita evento la ĉina registaro donis al ĝi grandan atenton kaj postulis la Ministerion de Eksteraj Aferoj de Ĉinio savi forkaptitojn per ĉiu ebla rimedo. En la lastaj tagoj la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj aliaj rilataj departementoj, ĉinaj ambasadorejoj en Sudano, Kenjo kaj Suda Sudano tenis intimajn kontaktojn kun rilataj landoj kaj la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco por savi la forkaptitojn.
La kadavro de ĉina laborulo, kiu mortis pro paftrafo je la kapo, estis trovita kaj la sudana registaro baldaŭ transdonis ĝin al Ĉinio. La ĉina ambasadorejo en Sudano helpos rilatajn flankojn kaj familianojn de la mortinto konfirmi kaj trakti postrestantajn aferojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|