2012-02-09
 Ĉina delegacio de junuloj en rifuĝejo en Miyagi |
La 7-an de februaro laŭ invito de la Japan-Ĉina Asocio de Medio ĉina delegacio de junuloj atingis Tokion kaj komencis sian viziton al Miyagi, Chiba kaj aliaj lokoj de Japanio trafitaj de la tertremo kaj cunamo.
La 13 lernantoj de la delegacio venas el Yuetan-a Mezlernejo de Pekino, la Mezlernejo por Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio en Beihai de Guangxi-provinco kaj aliaj 8 lernejoj. Por la vizito ili pretigis programerojn kun ĉinaj trajtoj kiaj ludado de ĉinaj tradiciaj instrumentoj, suona-o (akrasona blovinstrumento), ludado de diaboloj k.a.
En la bonveniga bankedo posttagmeze de tiu tago Eda May, eksprezidanto de japana senato kaj prezidanto de la Domo por Amikeco inter Japanio kaj Ĉinio, faris entuziasman parolon. Li dankas diversajn rondojn de Ĉinio pro ilia helpo al Japanio post la granda tertremo okazinta marte de 2011 kaj deziras al la ĉina delegacio de junuloj sukcesan viziton al Japanio.
Tang Wensheng, estro de la ĉina delegacio de junuloj, anoncis en la bankedo, ke Ĉinio invitos 100 junulojn kaj geknabojn el lokoj trafitaj de la tertremo viziti Ĉinion marte de 2012.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|