|   2012-02-10  
  Kanada ĉefministro Stephen Harper kaj lia edzino atingis la Ĉefurban Internacian Flughavenon de Ĉinio.  |    
  
    Vespere de la 7-a de februaro kanada ĉefministro Stephen Harper atingis Pekinon por sia 5-taga oficiala vizito al Ĉinio laŭ invito de ĉina ĉefministro Wen Jiabao. 
  
    Dum la vizito ĉina prezidanto Hu Jintao, KPĈ-prezidanto Wu Bangguo kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝos kaj kunsidos kun kanada ĉefministro Stephen Harper respektive. Ĉina vicĉefministro Li Keqiang kaj kanada ĉefministro Stephen Harper kune partoprenos en la 5-a Forumo pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Kanado. 
  
    Kanada ĉefministro Stephen Harper diris al raportisto el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo antaŭ sia vojaĝo al Ĉinio, ke li bone memoras sian unuan viziton al Ĉinio okazintan en decembro de la jaro 2009. Ĉi-foje li vizitas Ĉinion kun granda delegacio sub sia gvido, kies membroj inkluzivas 5 ministrojn, plurajn parlamentanojn kaj multajn gvidantojn el fuela, trafika, eduka kaj aliaj kampoj de Kanado. 
  
    Tio estas la dua vizito de s-ro Stephen Harper al Ĉinio post lia enoficiĝo kiel kanada ĉefministro. 
  
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua 
 |