2012-02-10
 Sinjorino Valérie Pécresse transdonas la Ordenon de Kavaliro al s-ro Wu Wuhua. |
Posttagmeze de la 8-a de februaro ĉindevena franco Wu Wuhua ricevis en Parizo Ordenon de Kavaliro de realigado de la franca nacio pro siaj longtempaj klopodoj por kunfrandiĝi al la franca socio, antaŭenpuŝi interrilatojn kaj kunlaboron inter Francio kaj aziaj landoj, akceli harmonion inter azidevenaj homgrupoj kaj francoj, kaj pro siaj kontribuoj al socia kaj ekonomia disvolviĝo de Francio. Sinjorino Valérie Pécresse, financa ministro de Francio kaj proparolanto de ĝia registaro, transdonis tiun ĉi Ordenon de Kavaliro al s-ro Wu Wuhua.
Xu Jiangong, estro de la konsula sekcio de la ĉina ambasaderejo en Francio, multaj ĉinoj elmigrintaj en Francio kaj famaj personoj partoprenis en la ceremonio por transdono de la Ordeno de Kavaliro.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua
|