2012-02-13
 Lernantino en la kaligrafa konkurso |
La 11-an de februaro laŭ la loka tempo okazis en San-Francisko de Usono la 8-a Ĉinlingva Konkurso por Mez- kaj Element-lernantoj "Ĉinlingva Ponto", kiu estis gastigita de la Konfucea Instituto de la San-Franciska Universitato kaj la komuna lernej-kvartalo de San-Francisko, kaj helpite organizita de la Ĉinlingva Oficejo de Ĉinio kaj la Ĉina Konsulejo en San-Francisko. La konkurso altiris al si ĉirkaŭ 1800 lernantojn, kiuj partoprenis la konkursojn pri pentrado, kaligrafado, verkado, tradukado k. s.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji
|