2012-02-13
Posttagmeze de la 11-a de februaro okazis la ferma ceremonio de la aktivado Esperanto-Insulo en la Hainana Brodkasta kaj Televida Universitato en Haikou, en kiu partoprenis preskaŭ sepdek e-istoj inkluzive de lernantoj kaj instruistoj de la aktivado, kaj per tio finiĝis la 30-taga intensa trejnado kaj lernado de E-o en la insulo.
La aktivado Esperanto-Insulo komenciĝis en la 11-a de januaro kaj altiris al si pli ol 120 lernantojn el pli ol 20 landoj. En la 30-taga trejnado funkciis la BEK-kurso (Baza Esperanto-Kursaro) en du grupoj gvidataj de Dennis kaj Penny, paralele okazis la Metodika Seminario de Katalin, Universitato de Esperanto gvidata de Ron Glossop kaj Federico Gobbom.
Plejparto de la lernantoj kolektiĝis en la ĉambro de BEK-kurso por neesperantistoj kaj komencantoj. Pro la granda nombro de la lernantoj la organizantoj dividis la lernantojn en du grupojn. La instruistoj Dennis kaj Penny per fleksebla kaj vigla maniero donis lecionojn. En la klasĉambro ĉiam regis gaja etoso, kaj foje-foje aŭdiĝis ridoj.
Ankaŭ la Metodika Seminario de Katalin estis bonvena. Inter la partoprenantoj multaj sekvis Katalin venis el Eŭropo al Ĉinio por partopreni la seminarion. En ĝi la partoprenantoj diskutis kaj lernis la metodojn pri lernigado. Ĉiutage post la duhora lernado ili venis al la ĉambro de BEK-kurso kaj por praktiki la lernitaĵojn kaj por helpi la kursanojn ekzerci sian paroladon. Tia aranĝo estis bona por ambaŭ la lernantoj kaj instruistoj.
Por la spertaj e-istoj la Universitato de Esperanto estis tre bona ejo por diskuti la temojn pri informatiko, paco k.a.
Ĉar multaj lernantoj devis frue foriri al siaj hejmlokoj por sin prepari por la nova semestro, la restinta duono de la lernantoj partoprenis la ferman ceremonion kaj persone ricevis la atestilon de la trejnado. La lernantoj multe progresis en la lingva uzado kaj en la ceremonio ili esprimis sian dankon al la instruistoj. La kvar instruistoj disdonis la atestilojn pri la trejnado al ili.
En la ceremonio Jiang Limin, vicdirektoro de la oficejo de la Ĉina E-Ligo donacis librojn al la Hainana E-Asocio por esprimi dankon al la gastigantoj de la aktivado.
Pri la venonta trejnado Dennis diris, ke li deziras, ke la trejnado okazos ankoraŭ en la urbo Haikou dum la vintraj ferioj, kaj lia BEK-kurso povus esperantistigi pli da neesperantistoj, kaj eble tiam la titolo de la trejnado iom ŝanĝiĝos.
(Chen Ji raportis)
 Dennis en instruado |
|
 Katalin donas lecionon al la lernantoj. (foto de Umeo) |
|
 La lernantoj prezentas memverkitan programeron. |
|
 Jiang Limin (maldekstre) je la nomo de la Ĉina Esperanto-Ligo donacas librojn al la Hainana E-Asocio. |
|
 La instruistoj kaj lernantoj ekskursas kun kakemono, sur kiu skribiĝis la landoj de la partoprenantoj de la aktivado. (foto de Umeo) |
|
 En la ekskurso (foto de Umeo) |
|