2012-02-14
 Harper kaj lia edzino kun granda pando en la Chongqing-a Zoo |
La 11-an de februaro Kanada ĉefministro Stephen Harper atingis Chongqing kaj komencis sian vizitadon en Ĉinio. En la sama tago Ĉinio kaj Kanado subskribis la interkonsenton pri luprenado kaj ludonado de grandaj pandoj.
Laŭ la interkonsento la granda pando nomata Ershun el la Chongqing-a Zoo kaj la alia pando el la Chengdu-a Breda Esplorinstituto pri Grandaj Pandoj estas luprenataj de Kanado. Ili unu post la alia transloĝiĝos al la Toronta kaj Calgary-a Zooj de Kanado. La rilataj flankoj de la du landoj ankaŭ kunlaboros en la kampoj pri protektado kaj bredado de grandaj pandoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|