Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio eksplikis sian starpunkton pri siria afero
2012-02-15


Wang Min parolas en la plena sesio. 
 

La kunvenejo de la plena sesio 

 

    La 13-an de februaro la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj okazigis en ties stabejo en Nov-Jorko plenan sesion por diskuti pri la raporto de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj pri la situacio de Sirio.

 

    Wang Min, ĉina konstanta vicreprezentanto al la Unuiĝintaj Nacioj, diris en la sesio, ke Ĉinio ĉiam multe atentas la disvolviĝon de la siria situacio. Ĉinio alvokas, ke rilataj flankoj de Sirio ĉesigu perforton, precipe evitu vundiĝon kaj morton de senkulpa popolamaso, kiel eble plej frue restarigu la normalan ordon de la lando kaj respektu petegon de vastaj siriaj popolanoj pri reformado kaj protekto de iliaj propraj interesoj.

 

    Wang Min reasertis, ke en la siria afero Ĉinio ne protektas nek klopode kontraŭstaras al iu ajn flanko, sed sin tenas je objektiva kaj justa starpunkto kaj responceca sinteno. Ĉinio ĉiam konsideras ĉiujn aferojn el protekto de la bazaj kaj longaj interesoj de la siria popolo, el konservo de paco kaj stabileco de Sirio, el protekto de la celo kaj principo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de normoj pri internaciaj rilatoj.

 

    Li diris, ke Ĉinio faris grandan penadon por malstreĉi la sirian situacion. Ĉinio volas kune kun aliaj membrolandoj de la Unuiĝintaj Nacioj surbaze de plena respekto de suvereneco, sendependeco, unuigo kaj teritoria integreco de Sirio daŭre ludi pozitivan rolon por pace kaj konvene solvi la sirian problemon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng