Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Oka Mojiang-a Internacia Ĝemela Festivalo de Ĉinio okazos en majo
2012-02-15


La ĝemelaj steloj kaj proparolantoj de la festivalo en la gazetara konferenco 

 

    La 13-an de februaro la gazetara konferenco pri la Mojiang-a Internacia Ĝemela Festivalo de Ĉinio (MIĜF) okazis en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, Ĉinio, kiu informis, ke ĉi-jare MIĜF okazos inter la 1-a kaj 2-a de majo en la Hani-nacia Aǔtonoma Gubernio de Mojiang, Yunnan-provinco.

 

    La unua Mojiang-a Internacia Ĝemela Festivalo okazis en 2005. Ĉi-jare dum la festivalo krom rondirado kaj artkonkurso de ĝemeloj,okazos ankaŭ surstrata banketo kun Hani-naciaj trajtoj, danca kaj muzika prezentoj kaj karnavalo de Hani-nacio.

 

    Mojiang-a Hani-nacia Aǔtonoma Gubernio estas la unika aŭtonoma gubernio de la hanioj en Ĉinio. Tra la guberni-urba centro trapasas tropiko de la Kankro. Laǔstatistike inter la 300 miloj da loĝantoj de la loko troviĝas pli ol mil paroj da ĝemeloj, tial Mojiang estas ankaǔ honorita kiel Lando de Ĝemeloj. Oni diras, ke en la vilaĝo Hexi, najbare de la guberniurbo Mojiang estas puto, se oni trinkas el ĝi akvon, oni naskos ĝemelojn, tio donas pli da mistero al la loko.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng